Kio vere mankas al mi en Kardĵali, estas Esperanto. Mi jam alkutimiĝis, ke ĉiufoje, kiam homoj el diversaj landoj laboras pri io aŭ havas bonan tempon kune, ili parolas en Esperanto. Kun la akceptanta ularo mi parolas en la rusa, la angla, la kvazaŭ-bulgara, ili respondas al mi simile, en io ajn. Ofte mi sentas, […]
Рубрика: En Esperanto
Tekstoj en Esperanto. Тексты на эсперанто.
Tago 1: historia muzeo kaj Perperikon
Hodiaŭ demetene pluvis, kaj pro tio vojaĝo al megalita ruinaro Perperikon prokrastiĝis. Ni matenmanĝis en „Rio Bravo“, manĝejo kontraŭ la loka filio de iu universitato, ege prifumita loko kun pluraj belaj gejunuloj. Mi nenion povas diri pri la manĝaĵo, ĉar ĝi estis rostita pano, kiun malfacilas kuiri malbone. Kaj poste ni iris al la loka […]
En Bulgario
Mi venis al Sofia per alia flugo de „Malev“ el Budapeŝt. La unuan fojon dum tiu ĉi flugo mi sentis, kio estas „turbulado“ — ja estis kelkaj tre malagrablaj minutoj. Anstataŭ la varma lunĉo, kiun promesis antaŭe paĝaro pri registriĝo de biletoj, oni regalis nin per pakaĵeto da nuksoj kaj oranĝa suko. Tamen ĝenerale bona […]
Vojaĝo super Eŭropo
Mi vidas, ke Blazio estas enreta; saluton, kara Blazio, ni longe ne estis tiel proksimaj, kiel hodiaŭ. Mi estas nun en Budapeŝta flughaveno, ŝanĝante flugojn inter Helsinko kaj Sofia. Vere mi havas nur horon por sidi ĉe la «pordego 13», bone ke funkcias reto kaj haveblas tekokomputilo. Mi flugas al Sofia per du aviadiloj de […]
Decembre al Bulgario (suda montaro)
La 1-an mi denove veturas al Bulgario. Ĉi-kaze pro la vere mirinda okazo… Iam antaŭ pli-malpli unu jaro mi serĉetis en la reto informojn pri la urbo Kardĵali (suda Bulgario ĉe la limo kun Grekio, Rodopa montaro), kiu estis ĝemelurbo de mia denaska Vladikavkaz kaj tial vekas intereson ekde infanaĝo. Mi trovis paĝaron de firmao […]
En viki-konferenco oni proponis la anglan
„Dankon pro via provoka elpaŝo, kiu espereble ne restos nur tio, sed ankaŭ spronos intereson de la viki-publiko al subatentata problemo de multlingveco kaj translingva kunlaboro“, — tiel komentis mi hodiaŭ la elpaŝon de Roman Ŝapovalov. Tiu uzanto de Vikipedio proponis hodiaŭ dum la rusia jara Viki-konferenco forlasi naciajn Vikipediojn kaj ekredakti la anglan. La […]
Ĉiu grava teksto devas havi redaktoron
La franca redaktoro en «Le Monde» kontrolis la tuton de la franca teksto kaj trovis neniun eraron. Redaktisto certe ne devas kontroli alilingvajn enmetojn en la reklama teksto — kaj en tiu alilingva GRANDLITERA teksto, inter la kvin vortoj, estas okulfrapa mistajpo: Jam eĉ aŭtomataj literumkontroliloj ekzistas por Esperanto — ja mistajpon en la vorto […]
Kontaktu rusiajn esperantistojn
La plej populara rusia socia reto vKontakte (vK) iĝis internacia. Certe jam antaŭe eblis registri sin en ĝi el eksterlando, sed ekde ĉi-oktobro la reto estos reklamata internacie kiel plurlingva sistemo. Iom simila al Facebook, vKontakte estas pli „facila“ por retumilo (laŭ mia sperto de ne tre fortika komputilo), enhavas malpli da reklamo. La ĉefa […]